Sabato Esperanto 3.3
Sabaton la 15-an de Januaro okazis la tria Sabato Esperanto de la jaro 2010-2011. Partoprenis 26 homoj, kiuj lernis pri ES-tabelvortoj (tiklaj por francoj ^^) sed ankaŭ gimnastikis, ludis kaj ridis pri/per ili.
La koloro de la staĝeto - la blanka - permesis konatiĝi kun novaj esprimoj kaj organizi ludojn diverspecajn krom la kutimaj sociaj ludoj (Skrablo, Triviala postkurado, Desegnu-divenu, Domenoj ktp).
Se ankaŭ vi deziras amuziĝi, kunigu nin dum la venontaj Sabatoj (la 19-an de Feb, la 19-an de Mar kaj la 16-an de Apr)!