Overblog Suivre ce blog
Administration Créer mon blog

Babilado - 27-a de Novembro 2010

La 27-an de Novembro okazis la sesa paroliga kurso de la jaro. La temo estis "Fromaĝoj". La programo de la kurso estis: - Prononcekzerco pri vortoj entenantaj du samaj konsonantoj sinsekve (ll, nn, ss ktp) - Aŭskultkomprentasko pri radioelsendo de Radio...

Lire la suite

Kiom da Esperantistoj? (1)

Kiom da Esperantistoj? (1)

Kiom da homoj tra la mondo parolas E-on? Ĝuste pri tio lanĉis Roberto Pigro peticion. Lia celo estas unu parolanto = unu subskribanto. Jam pluraj esploroj kaj studoj provis taksi la vastecon de la E-movado, sed neniu estis sufiĉe preciza. Eble ankaŭ tiu...

Lire la suite

2 novaj KD-oj

2 novaj KD-oj

En sia 28-a novaĵletero, Vinilkosmo - la fama esperanta muzikservo - anoncis la eldonon de 2 novaj KD-oj. Unu - kaj jam la tria albumo - de la grupo Dolĉamar' (Trajn' nenien). La alian albumon (Urbano) produktis Inicialoj dc (Eric Languillat). Nun la...

Lire la suite

Mazi :)

Mazi :)

La fama filmeto Mazi en Gondolando, adaptita el la porinfana kurso Muzzy in Gondoland - kiu celas instrui la anglan, kiel duan lingvon - jam delonge ne plu aĉeteblas en Esperantujo sed troveblas senpage en la reto. Kvankam malnova, ĝi restas amuza kaj...

Lire la suite

Sabato Esperanto 3.2

Sabato Esperanto 3.2

Sabaton la 20-an de Novembro okazis la dua Sabato Esperanto de la jaro 2010-2011. La gramatika temo de ĉi tiu sabato estis prepozicioj, kaj ĉefe P-prepozicioj: POR, PRO, PRI, PER kaj PO. Kelkaj ekzercoj suferigis la cerbojn de la partoprenantoj sed ĉiam...

Lire la suite

Poŝtkarto (2)

Poŝtkarto (2)

Kiel anoncite, la klubo Esperanto Vannes eldonis poŝtkartojn, kiuj montras la ŝtonegojn (menhirojn) de la urbo Carnac Ili estas aĉeteblaj ekde la 19-an de Novembro kaj furoris dum la Sabato Esperanto 3.2. Po 1: 0,40€ Po 10: 3,50€

Lire la suite

Babilado - 13-a de Novembro 2010

La 6-an de Novembro okazis la kvina paroliga kurso de la jaro. La temo estis "Sano kaj preventado". La programo de la kurso estis: - Prononcekzerco pri vortoj entenantaj Ŭ - Cerbumado: eltrovo de temoj kaj vortoj ligitaj kun la leciona temo - Vortaro...

Lire la suite

Kalendaretoj 2011

Kalendaretoj 2011

La mojosaj kalendaretoj de JEFO por la jaro 2011 baldaŭ estos disponeblaj (ĉirkaŭ la 15-a de Nov.) kaj jam estas mendeblaj ĉe: kalendaroj@esperanto-jeunes.org (nepre ne forgesu peti Esperante). Ili estas praktikaj, buntaj kaj malgrandaj reklamiloj, taŭgaj...

Lire la suite

Amo, Paco, Esperanto

Amo, Paco, Esperanto

Por celebri la 92-an datrevenon de la militĉesigo (la 11-an de Novembro 1918), mi proponas al vi admiri la T-ĉemizon de JEFO. Pli diskreta kaj malpli debatveka ol la pasinta, ĉu ne? Ĝi kostas 8€ (+ 2€ por sendkostoj) poe.

Lire la suite

JES 2010/2011

JES 2010/2011

De la 27-a de Decembro ĝis la 2-a de Januaro okazos la 2-a Junulara Esperanto-Semajno (JES) en Burg, Germanujo. Jam aliĝis pli ol 200 personoj kaj pli kaj pli ampleksiĝas la mojosa programo. Sed per "junulara" subkomprenu, ke ne temos pri trankvila kongreso...

Lire la suite

1 2 > >>