Sabato Esperanto 3.2
Sabaton la 20-an de Novembro okazis la dua Sabato Esperanto de la jaro 2010-2011. La gramatika temo de ĉi tiu sabato estis prepozicioj, kaj ĉefe P-prepozicioj: POR, PRO, PRI, PER kaj PO. Kelkaj ekzercoj suferigis la cerbojn de la partoprenantoj sed ĉiam kun bona humoro
La koloro* de la staĝeto - la nigra - permesis konatiĝi kun novaj esprimoj kaj organizi ludojn diverspecajn krom la kutimaj sociaj ludoj (Skrablo, Triviala postkurado, Desegnu-divenu, Domenoj ktp).
Je la fino de la tago, skeĉo - La fritilo - ridigis la staĝantoj post la cerbumaj ludoj.
Ĝis la venonta Sabato Esperanto la 15-an de Januaro 2011!
Tagmanĝo en la ĉambrego "Alizés" apud la klubejo
* Legu pri ĉi tio en la dediĉita paĝo.