IJK 2012
Jen TEJO anoncis la 10-an de Decembro, ke Internacia Junulara Kongreso 2012 okazos en Japanujo. Tiu 68-a IJK okazos en Naha, ĉefurbo de insulo Okinava (el la insularo Rjukju) kaj estos organizita de JEJ. Tiu IJK sekvos la 67-an en Ukrainujo.
Łukasz Żebrowski [ŭukaŝ ĵebrovski], zorganto pri TEJO-kongresoj, planas proponi malaltajn prezojn, por ke dezirantoj emu vojaĝi al Japanujo.