R.I.T.E.

Publié le par Matjo

banero_rite.jpgDenove Edukado.net kaj ĝia partnero ILEI planas modernigi nian verdan komunumon. La projekto Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net, kiu baldaŭ estos lanĉita, celas firmigi instrumetodojn ĉe la jamaj kursgvidantoj kaj trejni novbakitajn instruemulojn.

Kvankam tiu servo estas ankoraŭ ne alklakebla, jam oni povas konjekti - laŭ la nomoj de la respondeculoj - ke ĝi estos elstara. Jen kelkaj nomoj, kiujn vi certe rekonos: John Wells, Baldur Ragnarsson, Katalin Kováts ktp.

Fininte la trejnadon - kaj sukcesinte ties ekzamenon   - partopreninto ricevos diplomon.

Kvankam R.I.T.E. ne estos senpaga, pli ol 70 personoj el pluraj landoj jam anoncis sin.

 

 

Jen kelkaj vortoj el la retejo mem:

"La kurso havos modularan strukturon kun libera lerno-ritmo. La kernon de la programo formas metodiko, antaŭvidebla je du niveloj, al kiu necesos aldoni almenaŭ du kromprogramojn el elekto de plurera listo, kun ekzemple: gramatiko, fonetiko, lingvistiko, movado, literaturo. La kursotaskoj estos pritaksitaj de kvalifikitaj gvidantoj, kiuj samtempe mentoros la studadon. Analizo de filmitaj modelaj lecionoj kaj lecioneroj ludos gravan rolon en la kurso, kiel ankaŭ multaj ekzercoj. Necesos pretigi ankaŭ studprogramojn, lecionplanojn. La kurso finiĝos per ekzameno, kutime per fizika ĉeesto en renkontiĝo kaj tiea prezento de modela leciono.

La lanĉaj partneroj estas 'edukado.net' kaj ILEI, kiuj eldonos diplomojn al kurs-finintoj. Ili plie esploros eblojn partoprenigi oficialan edukinstitucion en la diplomado. La kurso ne estos senpaga, sed per diversaj ofertoj ni vastigos la alireblon kiel eble plej vaste."

Publié dans E-instruado

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :
Commenter cet article