Instruu vian lingvon

Publié le par Matjo

La retejo Edukado.net proponas de kelkaj tagoj al ĉiu deziranto, ke ŝli instruu eron el sia lingvo. Ĝis nun troveblas eroj el 28 lingvoj. Sciigindas, ke ne ĉiuj estas hindeŭropaj: ankaŭ pri la ĉina aŭ la japana vi povas informiĝi.

 

Jen kelkaj vortoj de Katalin Kováts al la instruemuloj:

 

"Bonvolu elekti vorton, esprimon, kiu pro iu kialo (ĉu ĝia sono, enhavo, stukturo) estas speciale kara aŭ interesa por vi. Bonvolu indiki pri kiu lingvo temas, skribi nacilingve la vorton aŭ esprimon, doni ties prononcon [inter tiaj krampoj], traduki ĝin al Esperanto, klarigi kial vi trovas ĝin interesa kaj instruenda.
Eblas aldoni ankaŭ bildojn, tekstojn, eĉ mallongajn kaj malpezajn son- kaj filmmaterialojn.
Vi kiam ajn povas sendi ankaŭ aliajn erojn, ili estas bonvenaj.
Post la fino de la kampanjo ni kompilos el la kolekto materialon kaj disponigos ĝin en printebla PDF formato.
Dankon por via lingvoleciono!"

 

Miaj kontribuoj (nur pri la franca kompreneble) alklakeblas tie ĉi!

Publié dans Lingvaĵoj

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :

Commenter cet article