Babilado - 23-a de Oktobro 2010
La 23-an de Oktobro okazis la tria paroliga kurso de la jaro. La temo estis "Tinĉjo en Tibeto".
La programo de la kurso estis:
- prononcekzerco pri Ĥ (aĥ! :) )
- aŭskultkomprentasko de radioelsendo de Pola Radio (la 1-a de Sep. 2010*): tasko kaj korekto
- plenigado de blankaj vezikoj (Tinĉjo en Tibeto, paĝo 11)
- rolludo-debato pri la temo "Ĉu bildstrioj estas bonaj lernolibroj?" (la temo fontas el instrua libro de Michel Dechy)
- aŭskultado de la kanzono "Mi brilu plu" de la muzikgrupo Kore, adaptita el "The show must go on" de Queen
* inter 10:20 kaj 14:28