Tutmonda Twitter-Agado por Esperanto
Morgaŭ, merkredon la 15-an de Decembro okazos la 1-a Twitter agado por Esperanto. La celo estas kiel eble plej multe "pepi", por ke la serĉvorto "#Esperanto" estu inter la 10 pintaj vortoj.
Tiucele, la movado bezonas vian helpon kaj viajn "pepaĵojn" kun la vorto "#Esperanto". Vi povas "pepi" pri via loka Zamenhofa Festo aŭ ĵusa/tuja agado por Eo aŭ eĉ profiti la plej legatajn temojn kaj traduki ilin (aldonanta la vorton "#Esperanto").
Kelkaj ligiloj pri la evento:
- Registriĝi ĉe Twitter https://twitter.com/signup
- Diskutgrupo http://groups.google.com/group/twitter_agado
- Libera Folio http://www.liberafolio.org/2010/esperantistoj-planas-inunde-pepi
Publicité
