Mazi :)

Publié le par Matjo

La fama filmeto Mazi en Gondolando, adaptita el la porinfana kurso Muzzy in Gondoland - kiu celas instrui la mazianglan, kiel duan lingvon - jam delonge ne plu aĉeteblas en Esperantujo sed troveblas senpage en la reto. Kvankam malnova, ĝi restas amuza kaj taŭga por komencantoj - ne nur infanaĝaj!  

 

Pola teamo - kun agrabla akĉento - dublis la filmeton. El la tradukistoj troviĝis Roman Dobrzyński kaj Stephan Mac Gill, do ne miru pri la kvalito!

 

 

La klubo de Rennes montras Mazi parton post parto al grupeto da novbakitaj lernantoj, kiuj komencas studi E-on. Rezulto: ili preskaŭ ĉion komprenas!

 

Publié dans E-instruado

Pour être informé des derniers articles, inscrivez vous :

Commenter cet article