Babilado - 29-a de Januaro 2011
La 29-an de Januaro okazis la naŭa paroliga kurso de la jaro. La temo estis "Sentoj en/per Esperanto".
La programo de la kurso estis:
- Korekto de ekzerco (tipa antaŭtesto por la duagrado ekzameno de FEI)
- Teorio: resumo kaj klarigo de eltiraĵo el esperantologia verko de E. Privat (Esprimo de sentoj en E-o)
- Praktiko: ekzercoj pri sentoj (modifo de frazoj, uzo de interjekcioj)
- Spektado de televidĵurnalo de Ĉina Radio Internacia (fino).
Ĝis la 12-a de Februaro! Ni traktos komercon kaj aŭskultos legadraportojn.
Publicité