Interjekcioj
Jen la ĉefaj Esperantaj interjekcioj (kun iliaj plej kutimaj uzocirkonstancoj):
| aĉ malkontento | a ha (aha) ekrimarko de io |
| aĥ forta miro, bedaŭro | aj (aŭ) sufero |
| ba nekredemo | be konfuziĝo |
| bis por aprobi kaj peti ripeton | brr frostiĝo, abomeno |
| ĉit por silentigi aŭ mallaŭtigi | e he (ehe) ekkompreno |
| ek alvoko al komenco | ej dubeto, milda malaprobo |
| fi naŭzo, mallaŭdo | for forpelo |
| fu laciĝo | ha ekmiro |
| ha ha rido, ironio | ha lo telefona alvoko |
| he alvoko de atento | hej kuraĝigo |
| hi hi nerva aŭknabina rido | hm dubo, pripensemo |
| ho viveco de sento | ho(-)la (hoj) (maristeca) alvoko de atento |
| hop salto | hot por antaŭenigi beston |
| hu ektimo, tediĝo | huj sufero |
| hura viva ĝojo aŭ aprobo | huŝ por timigi beston |
| mm dubo, pripensemo | nu koncedo, konsento, plifortigo de esprimivo |
| o ho (oho) surprizo | oj sufero, bedaŭro |
| o kej “en ordo”, “bone” | pa, pa senzorgeco |
| stop haltigo | ŝŝ por silentigi aŭ mallaŭtigi |
| ts por silentigi aŭ mallaŭtigi | tju por timigi beston |
| uf malstreĉiĝo | ve bedaŭro |