Feliĉan Naskiĝitagon al...
... Zamenhof kompreneble!
Vi espereble partoprenis/as/os aŭ subtenis/as/os E-agadon okaze de la 151-a datreveno de la naskiĝo de la "majstro". Verŝajne ne mankas aranĝoj kaj festoj tra la tuta reala mondo. Sed ankaŭ ne forgesu profiti la okazon vivi tiun eventon en la vic-reala mondo dank' al Twitter.
Por francoj: vi trovos du-paĝan anoncon en la gazeto Le Monde (la 16-an de Decembro) financitan de Etsuo Miyoshi. Dum lia prelegvojaĝo tra Francujo dum Novembro, li vokis nin skribi al Le Monde reage al la anonco. NB: Li konsilis reagi ne nur favore al Eo do ne hezitu ŝajne kritiki.
kaj al...
... Edukado.net
La nun inter esperantistoj fama instruretejo estis lanĉita la 15-an de Dec. 2001. Do feliĉan 9-an datrevenon. Brave al Katalin Kovats pro ŝia agado!