Babilado - 27-a de Novembro 2010
La 27-an de Novembro okazis la sesa paroliga kurso de la jaro. La temo estis "Fromaĝoj".
La programo de la kurso estis:
- Prononcekzerco pri vortoj entenantaj du samaj konsonantoj sinsekve (ll, nn, ss ktp)
- Aŭskultkomprentasko pri radioelsendo de Radio Verda* (n° 174): tasko kaj korekto
- Lombard-ludo: lernantoj devas aĉeti multekostajn varojn kaj tiucele lombardas malmultekostajn posedaĵojn al bankisto
- Spektado de la muzikfilmo "Kurso de Esperanto" far Kati el Meksiko (muziko de Inicialoj DC)
*Inter 9:05 kaj 12:53
Publicité