Premiero por blinduloj - ⠏⠗⠑⠍⠊⠑⠗⠕ ⠏⠕⠗ ⠃⠇⠊⠝⠙⠥⠇⠕⠚
Dum la venonta UK en Kopenhago okazos la unua ekzamensesio por blinduloj en Esperantujo. Tion anoncis Mireille Grosjean, prezidanto de Internacia Ekzamena Komisiono. Laŭ la regularo, la ekzameno taksos lingvokonojn parole kaj lege.
Bv. informi blindulojn ĉirkaŭ vi, por ke ili sin antaŭanoncu al la organizantoj.
Tiu ĉi artikolo estas okazo memorigi vin, ke Esperanto ja disponas sian propran Brajl-alfabeton - agnoskita de la Akademio, kiel ne-kontraŭ-Fundamenta maniero skribi E-on - adaptitan el la internacia*. Por ĉapeligi literon, oni aldonu punkton al senĉapela literon je pozicio 6. Litero Ŭ estas spegulaĵo de la senhoketa U.
"Esperanto" en Brajlo: ⠑⠎⠏⠑⠗⠁⠝⠞⠕
* Ankaŭ litero W skribeblas per speciala Esperanta Brajlo-litero ĉar la internacia samkielas la Esperanta Ĵ.