Planlingvo: la filmo

Publié le par Matjo

Jen interesa premiita projekto de studentoj de Kolumbia universitato, kiuj faris 15-minutan filmeton (originala titolo: "Conlang: the movie"), pri planitaj lingvoj (kaj  amo ). Fama usona esperantisto Chuck Smith loĝanta en Berlino, fondinto de la Esperanta vikipedio, tradukis subtekstojn en Esperanton kaj oni aperigos ilin en la oficiala eldono de DVD-disko. Legu pri tiu filmeto ankaŭ ĉe Libera Folio.

Jen la historio mallonge:

26-jara Carl estas entuziasma lingvo-konstruisto, kiu ne havas problemojn krei novan lingvon, sed kiu spertas problemojn trovi ĝustajn vortojn por espliki siajn sentojn al Libby, kiun li kaŝe amas. Unu tagon Carl havas ŝancon fariĝi prezidanto de la Societo de Planlingvoj, kies membroj havas pasion pri planlingvoj. Sed ĉu en batalo kontraŭ misinformitaj esperantistoj li povos espliki siajn sentojn al junulino, kiun li adoras?

Filmoj.net planas eldoni limigitan kvanton de DVD-diskoj. Por tiu celo ili  starigis monkolektadon ĉe KICKSTARTER: klaku ĉi tie.

La projekto estos deklarita sukcesa kaj la DVD-diskoj estos presitaj kaj dissenditaj se tiu sumo estos kolektita:  2800 $ antaŭ la 30-a de Novembro. Jam 970 $ estis kolektitaj kaj restas 26 tagoj (je la apero de ĉi tiu artikolo). 

 

Ĝisdatigo: restas 9 tagoj kaj kolektiĝis 2830 $ (2010-11-21)


Publié dans E-kulturo

Commenter cet article