Jam 250 ligiloj en la portalo!
Hodiaŭ, mi enlistigis la 250-an ligilon en la paĝo Ligilaro al Esperantuj'. Ĝi kondukas al la retejo de Manuel Halvelik, kreinto de slangaĵoj kaj de la fama Arcaicam Esperantom (mezepoka versio de Eo).
Cetere, estas 69 ligiloj al landaj asocioj, 21 ligiloj al fakaj asocioj, 11 enlistigitaj kulturcentroj, 13 aktualaj radioj, 2 politikaj partioj kaj 9 funkciantaj libroservoj el la tuta mondo.
Tiu portalo plu bezonas plenigon (ĉefe pri evoluiĝantaj landoj). Helpu min konsilante novajn retejojn. Kaj se vi estas blogisto, mi informas vin, ke mi baldaŭ kreos paĝon por la plej bonaj blogoj el Esperantujo. Dankon!