Interjekcioj
Jen la ĉefaj Esperantaj interjekcioj (kun iliaj plej kutimaj uzocirkonstancoj):
aĉ malkontento | a ha (aha) ekrimarko de io |
aĥ forta miro, bedaŭro | aj (aŭ) sufero |
ba nekredemo | be konfuziĝo |
bis por aprobi kaj peti ripeton | brr frostiĝo, abomeno |
ĉit por silentigi aŭ mallaŭtigi | e he (ehe) ekkompreno |
ek alvoko al komenco | ej dubeto, milda malaprobo |
fi naŭzo, mallaŭdo | for forpelo |
fu laciĝo | ha ekmiro |
ha ha rido, ironio | ha lo telefona alvoko |
he alvoko de atento | hej kuraĝigo |
hi hi nerva aŭknabina rido | hm dubo, pripensemo |
ho viveco de sento | ho(-)la (hoj) (maristeca) alvoko de atento |
hop salto | hot por antaŭenigi beston |
hu ektimo, tediĝo | huj sufero |
hura viva ĝojo aŭ aprobo | huŝ por timigi beston |
mm dubo, pripensemo | nu koncedo, konsento, plifortigo de esprimivo |
o ho (oho) surprizo | oj sufero, bedaŭro |
o kej “en ordo”, “bone” | pa, pa senzorgeco |
stop haltigo | ŝŝ por silentigi aŭ mallaŭtigi |
ts por silentigi aŭ mallaŭtigi | tju por timigi beston |
uf malstreĉiĝo | ve bedaŭro |