Babilado - 6-a de Novembro 2010

Publié le par Matjo

La 6-an de Novembro okazis la kvara paroliga kurso de la jaro. La temo estis "Energioj".

 

La programo de la kurso estis:

- prononcekzerco pri vortoj entenantaj vokalon + nazan konsonanton (n aŭ m) sinsekve

- lernado de vortoj pri energifontoj kaj energitransformiloj

- prelegetoj pri energitransformiloj

- debato pri la Jevons-paradokso ("ju pli efike oni uzas karbon, des pli multe oni da ĝi konsumas")

- spektado de Mazi en Gondolando (7 unuaj minutoj)

 

Mazi multe plaĉis al la ĉeestintoj. Pro tio mi planas okazigi specialan kurson pri Mazi kaj ligitaj temoj dum la venonta semestro.

Publié dans E-instruado

Commenter cet article